Enmeti markilon
Por enmeti lokmarkilon:
1. Elektu la ilon Meti markilon en la supra dekstra menubreto.
2. La markila biblioteko aperos. Elektu kaj alklaku markilon el la biblioteko.
3. La saga musmontrilo konvertiĝos en la markilon elektitan. Blanka turna ilarkesto aperos supre maldekstre.
Por agordi la rotacion de la lokmarkilo:
1. movu la muson super la turnan keston
2. alklaku kaj trenu la nigran cirklon ĉirkaŭ la griza cirklo laŭ viaj bezonoj
4. Post kiam la direkto de la lokmarkilo estas agordita, movu la montrilon al la celita loko sur la mapo kaj alklaku unufoje por meti la markilon. Dialogujo aperos.
5. Enigu datumojn en la kampojn aŭ lasu ilin malplenaj. Alklaku Konservi kiam finite.
Movi lokmarkilon
Por movi lokmarkilon:
1. Elektu la ilon Redakti kovraĵojn el la supra maldekstra menubreto.
2. Alklaku kaj trenu la markilon al la celita loko.
Forigi lokmarkilon
Por forigi lokmarkilon:
1. Elektu la Forigililon el la supra menubreto.
2. Alklaku unufoje sur la lokmarkilon por forigi ĝin.







